Nun ĉiuj, kiuj ne pigras, verkas romanojn, plejparte pri amo aŭ detektivajn. Kial? Estas tre simple - estas simple verki ilin, kaj kompreni tian "artan kreaĵon" povas plejparto da homoj: de purigistino en bazaro ĝis direktoro de banko. Ĝuste pro tio la "bulvarda literaturo" havas tian popularecon. Eldonistoj kaj legantoj ankaŭ en tio komprenas unu la alian: la unuaj ne hontas eldoni tian libron, uzante por tio necesejan ĵurnalan paperon, la duaj ne hezitas "forgesi" tian libreton en metroa vagono aŭ kun liberiĝo meti ĝin tuj en rubujon. Ĉu vi iam vidis, ke oni tiel rilatus al la klasikuloj? Tia aferstato kaŭzis reagon ne nur de homoj. Ankaŭ la multestimata kuniklino Rju komencis labori pri kreado de nova romano kaj konsentis por intervuo.
D.Ŝ.: Kiel vi ekhavis ideon verki romanon?
R.: La ideo aperis hazarde, kiam mi trovis sur la planko libron, kiu ŝajne havis titolon "Marmelada murdo"... oj, pardonu, mi forgesis la nomon de la aŭtoro.
D.Ŝ.: Ĉu ĝi plaĉis al vi?
R.: Jes, tre. Mi kun suspiro finmanĝis ĝian lastan paĝon.
D.Ŝ.: Sed ĉu vi legis ĝin?
R.: Kompreneble ne, mi ne scipovas legi.

D.Ŝ.: Sed kiamaniere do vi volas verki la romanon!?
R.: Ni, kunikloj, havas la proverbon: "Kuniklo ne estas leganto... kuniklo..."
D.Ŝ.: Klaras, mi plu ne malhelpos al vi labori...
R.: Dankon pro la atento!
(foriris manĝi karoton)







Kun tiklo?
Ha-ha-kiel gxuste pri mi, sed mi - ve - ne kuniklas, tamen iom zizelas. Do, mi rongxi iru la karoton de mia verkemo!