Rakonti pri si mem ĉiam estas malfacile, sed de tempo al tempo tamen estas bezonate. Mi komencos, verŝajne, de la banala. Ekde la infanaĝo mi preferis ne ludi kun samaĝuloj, sed ion pentri, glui, skulpti. Ĝis nun mi memoras mian unuan infanan revon: por Novjarfesto eltranĉi tiom da paperaj neĝeroj, por ke en ilia amaso oni povus naĝi, kiel en la akvo. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis. Poste, en la lernejo mi decidis lerni pentri. Mia avo estis pentristo. Somere en apudurba domo li staris en mezo de la kampo - blankhara, en makulita per farboj mantelo kun la stablo kaj pentris sunsubiron. Rigardo al tio ensorĉis min kaj ankaŭ mi volis same foriri al la kampo kaj same pentri sunsubiron. Sed ankaŭ pentri mi ne ellernis.
Poste al mi plaĉis okupiĝi pri studado de franca kaj ĉina lingvoj, neĝtabula sporto kaj ventsurfado, sed ĉio ĉi restis sur nivelo de la hobioj. Ie ene ĉiam restis tiu infana deziro naĝi en la paperaj neĝeroj - fari ion belan kaj iom sorĉan. Revenis la forgesita dum la jaroj de plenkreskiĝo la amo al legendoj kaj antikvaj fabeloj, denove estis tralegitaj dekoj da libroj, kiu evedentiĝis tute ne infanaj, pristudado de mito pri Arturo, ĝiaj sekretoj kaj subteksto, iĝis temo de mia diploma laboro en la universitato, laŭ la klero, mi interalie, estas ĵurnalisto. Poste mi komencis rimarki, ke oni min nomas fabelistino. Ĉu tiel ĝi estas aŭ ne, mi ne scias. Evedentiĝis, ke la mondo estas plektita el la fabeloj. Ĉu fulmotondro? Aŭ dio de la ĉielo kaj diino de la tero pasie amas unu la alian. Ĉu vento? Aŭ tio mem ĉielo spiras per plena brusto, ĝuante printempon. Kaj kiam vi scipovas vidi fabelon, en la eventoj, homoj kaj agoj, mondo iĝas alia. Se vi scias, ke io ne povas esti, sed kredas je tio, do ĝi ekzistas. Ekzistas almenaŭ ene de vi, kaj tio estas jam ne malmulte.
Iom pri mi
»


